Certe ne povas scii
tiu ĉi olivfolio
la nomon de tiu vento
kiu volas ke ĝi falu
Sed, mi scias, estos la sama vento
kiu blovos mian koron
en tiu loko malantaŭ la lokoj
kie la maro ne sufiĉos
Lumo kiu vidiĝas
Lumo kiu ŝaltas
kiu trafas la folion
kaj poste forflugas for
la flugo de hirundo
de la montoj al la maro
en la kurso de sezono
en la kurso... de lando al lando
Certe ne povas scii
ĉi tiu tero tiel ruĝa
kiom da gutoj da pluvo
igos ĝin spiri
sed mi rektigas la sagojn
kun ĉi tiu floro en la mano
se mi ĝemas mi scias ke la tondro
perdas sian bruon
Se ĉi tiu vento disperdis
ĉiujn petalojn de la floro
sub la teron la semo premass
por aperi sub la suno
Certe ne povas scii
ĉi tiu trunko jam elĉerpita
kiom da larmoj falis
por malsekigi mian rideton
Kiom da fojoj mi mensogis
kiom da sonĝoj mi kudris
kiom longe mi kantis
por tiuj kiuj foriris
Venu ankaŭ vi
Malsupreniru ankaŭ vi
sur ĉi tiu tero
karno kiu nin stringas
Ludus ankaŭ vi
Kantu ankaŭ vi
Vortoj kiuj ne mortas
Certe ne povas scii
ĉi tiu maljunulo dormanta
ke sur lia kuseno
mian kison mi lasis al li
la aliajn kisojn, mi portas ilin
kie mi ne povas diri al vi
en tiu loko preter la lokoj
kie la maro ne sufiĉos
Kiel la tero turniĝas en la universo
kaj konversacias kun la steloj
mi petis vin ion pro trinki
sed vi nenion donis al mi.
Kiel la tero turniĝas en la universo
kaj konversacias kun la steloj
sed mi ne havas en mia koro
mian dolĉan amon.