Ofte mi aŭdas en mia dormo bruon de antaŭaj tagoj
Ebrian ridadon de sendormaj noktoj
Ni ludis kun amo... larmoj, doloro...
Kaj ĉiun vesperon ni forkuris denove de la hejmo
Alkoholo kaj suko, sporto kaj roko
Ni volis havi tempon por ĉio en tiu ĉi vivo
Sed ĉi mondo estas kruela, la momento estas alveninta
Ni estas ĉe la rando, ni timas plenkreski
Du paŝojn al la rando
Kaj por ni ne estas vojo malantaŭen
Diru al mi, kio estas antaŭe
Dezirata ĉielo aŭ vojo al infero?
Ni ne sciis tiam, ke ĉie kaj ĉiam
Ĉio en la mondo havis prezon
Ni sciis, ke animoj estas senprezaj ĉiam
Sed nova jarcento estas alveninta por anstataŭi
Kurento funkciiĝis, suko estas elpremata
Kaj amo vendos sin mem al ni pro la mono
Kaj jam, forgesinte la animon
Iu metas strekokodon en la ĉielo
Du paŝojn al la rando
Kaj por ni ne estas vojo malantaŭen
Diru al mi, kio estas antaŭe
Dezirata ĉielo aŭ vojo al infero?