current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Chanson du bord de l'eau [Esperanto translation]
Chanson du bord de l'eau [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-19 14:47:52
Chanson du bord de l'eau [Esperanto translation]

Fiŝoj en la akvo

Akvo en la river’

Via man’ en la mia

Interkatenitaj, tamen, pro tio pli liberaj

Ni kune transiras tombejojn kaj larmojn

Faris sin milda l’aer’, pli ol vintro kaj printemp’

Mildiĝis l’aer’, iru ni al la river’

Fiŝoj en la akvo

Akvo en la river’

Via man’ en la mia

Kiel ŝanĝas la bord’, sed restas la rojo

Ĉiam al vi sama, vi neniam al vi similiĝas

Kaj ĉiutage, mi vin edzinigas

Kaj ĉiam, tamen, mia am’ vi restas

Fiŝoj en la akvo

Akvo en la river’

Via man’ en la mia

Fluu ĝis la maro, ĝis malvidiĝo de l’randoj

Mankos al ni la temp’ kalkuli semajnojn

la fin’ de niaj korpoj

Ni iros ĝis la fin’ de surtera amo

Fiŝoj en la akvo

Akvo en la river’

Via man’ en la mia

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by