Al la feliĉo ofte kondukas serpentantaj vojoj.
La feliĉo, ĝi estas malfortika kiel papaveto –
vi povas nur flari ĝin
kaj kiam vi proksimiĝos al ĝi,
ĝi tuj forflugos kiel birdo.
Al la feliĉo kondukas vojoj, plenaj je ŝtonoj.
La feliĉo, ĝi estas timema kiel kandelflamo –
ĝi havas magian brilon
kaj kiam ĝi deturnos sian vizaĝon,
vi tiom deziras havi ĝin ĉiam pli kaj pli.
Mi konas la vojon al la feliĉo –
ĝi ne estas longa,
ĝi odoras je printempo kaj herbo.
Kiu serĉas ĝin sola,
tiu sakrilegias –
sur ĝi povas ekiri nur du.
Serpentu kiom volas la vojoj al la feliĉo –
ni ambaŭ alvenos al ĝi, ne estas kial timi.
Ĝi estas preter ĉiuj vojoj
kaj florados por ni,
ĉar feliĉa ja estas tiu, kiu amas, kiu amas.
Mi konas la vojon al la feliĉo –
ĝi ne estas longa,
ĝi odoras je printempo kaj herbo.
Kiu serĉas ĝin sola,
tiu sakrilegias –
sur ĝi povas ekiri nur du.
Serpentu kiom volas la vojoj al la feliĉo –
ni ambaŭ alvenos al ĝi, ne estas kial timi.
Ĝi estas preter ĉiuj vojoj
kaj florados por ni,
ĉar feliĉa ja estas tiu, kiu amas, kiu amas.