Kiam du birdoj batalos je l’tagiĝ’ sub via fenestro
Kaj per alta pepad’ ellitigos vin
Serĉu nek kaptilon, nek doloron tiel afliktantan
Nur rigardu straten, de l’printemp’ jen l’alven’
Kaj se iam vi amis, vi malfruiĝos, tiun matenon
La rojo zigzaga kuradas dum mejloj
Esplorante ĉiun staŭdon ĝis la forfin’ de l’kamp’
Serĉante la fridan fonton, vokantan de malantaŭ la betulbosket’
Intermiksinte, kunfluante, en silent’
Ambaŭ iros morti pro am’ en la mar’ senfina
Vi ŝajnigas amon, sed sur la placo dancas
Kun ĉiu knabo, kies haroj buklas
Vi mensogas senhonte, kaj morgaŭ, mi foriros
Preter tiu lando, pli alte ol la nubar’
Kaj sendos la morton viŝi vin, kara vizag’
Nur rigardu straten, de l’printemp’ jen l’alven’
Kaj se iam vi amis, vi malfruiĝos, tiun matenon