Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l'armilaro
de l'venka triumfant'.
La sango de l'reĝ' kaj malamiko
makulas la tunikon
per sama la kolor'
sed pli ol la brulo de la vundo
sentiĝas en profundo
la pikoj de amor'.
Milit' estingas emon al gloro
por la venkanto serĉinta honoron
sed ĝi ne lasas momenton por ĝui amoron
Kiu devigis edzinon tre ĉarman
port sur korpo ĉastzonon malvarman
riskas perdi ŝlosilon kurante
en batalon plej varman.
Ĉi-vorte lamentis reĝ' kristana
kliniĝas ondo grena
lin kronas la florar'
de brava venkint' la ŝtalan bildon
la lancon kaj la ŝildon
spegulas fontan-klar'.
Subite, ĉu ver' aŭ iluzio?,
sur akvo la vizio
de am' aperas nun:
la blonda hararo mamojn nudajn
defendas de la krudaj
radioj de la sun'.
"Neniam vidis mi jam tian belon,
neniam plukis mi jam tian stelon"
diras reĝ' Karlo glitante rapide de l'selo.
"Ne proksimiĝu, ho vi kavaliro,
estas mi ĝuo nur por unu viro,
fontan' pli facila satigu soifan deziron".
De l'drasta parolo surprizita
sentante sin mokita
li haltis tuj kun gap'
sed povis la malsat' pli ol doloro
li helmon kun furoro
deprenis de la kap'.
Ĝi estis armil' lia sekreta
de Karlo jam uzita
en dubo pri sieĝ':
al la ino aperis nazohoko
vizaĝ' inda je boko
sed estis ja la reĝ'.
Se vi ne estus la suvereno",
(Karlo la longan glavegon demetas)
"montri deziron forkuri ne estus ja peno;
sed ĉar vi estas por mi la sinjoro"
(Karlo la tutan kirason forĵetas)
"devas mi cedi min nuda je ĉiu pudoro.
Li estis tre valora kavaliro
kaj eĉ en ĉi turniro
triumfis li ĝis cel'.
Kaj poste ĉe l'fin' de l'amduelo
surgrimpi sur la selon
li provis kun ŝancel'.
Subite lin kaptis ĉe l'femuro
kaj al sinjor' fakturon
prezentas la knabin':
"Nu, ĝuste ĉar vi estas ja la moŝto
la rabatita kosto
nur estas frankoj kvin".
Ĉu estas eble pro mil diablinoj,
ke amaferoj en miaj landlimoj,
devas regule solviĝi ĉe aĉaj putinoj!
Kaj pri la prezo nur estus dirite,
ke mi memoras ke antaŭmilite
pri prezo trifranka estis ja konsentita.
Post diro kondutis li fripone
kaj saltis tuj leone
sur dorso de l'ĉeval'.
Vipante la beston senprokraste
li malaperis haste
en la fundo de la val'.
Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l'armilaro
de l'venka triumfant'.