current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Brigante se mòre [Esperanto translation]
Brigante se mòre [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-29 08:26:44
Brigante se mòre [Esperanto translation]

Ni demetis gitarojn kaj tamburojn

ĉar ĉi tiu muziko devas ŝanĝiĝi.

Ni estas rabistoj, ni estas timigaj

kaj per la fusilo ni volas kanti,

kaj per la fusilo ni volas kanti.

Kaj nun ni kantu novan kanton,

ĉiuj homoj devas lerni ĝin.

Ni batalas por la reĝo Burbono

la tero estas nia kaj ne devas esti tuŝita,

la tero estas nia kaj ne devas esti tuŝita.

Ĉiuj landoj de Bazilikato

Vekiĝis kaj batalas,

Ankaŭ Kalabrio estas en ribelo,

kaj ĉi tiun malamikon ni favas tremi

kaj ĉi tiun malamikon ni favas tremi.

Kiu vidis la lupon kaj ektimis,

ankoraŭ ne scias la veron.

La vera lupo, kiu manĝas infanojn

estas la Piemontano, kiun ni devas ĉasi,

estas la Piemontano, kiun ni devas ĉasi.

Belaj virinoj kiuj donas la koron,

se vi volas savi la rabisto

ne serĉu lin, forgesu lian nomon,

kiu faras militon kontraŭ ni tiu ne konas kompaton,

kiu faras militon kontraŭ ni tiu ne konas kompaton.

Kiel viroj ni naskiĝas, kiel rabistoj ni mortas,

sed ĝis la lasta ni devas pafi

kaj se ni mortos alportu al ni floron

kaj blasfemo por ĉi tiu libereco,

kaj blasfemo por ĉi tiu libereco.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by