kiam ni ne plu havas ion por diri
parolas la fumo, nagxas la fumo
kaj remas spiralforme
Kiam ne plu restas al ni kion diri
malfermiĝas al la aero malplenaĵoj
kiujn du ne povas enspiri
Por malaperi
longigante la postan tempon
trajektorio senfina
malproksima plezuro
de rigardo antaŭ alia
malaperante...
Kiam ne plu restas al ni kion diri
mi unuiĝas kun la fumo
serpentumanta je la racio.
de ĉio jam decidita
streĉas la tempo kaj mi forgesas
mi forgesas kiel vi
Kaj en la sfero ni vagas
indiferentaj
tra la spaco kiun mi ellasis
Por malaperi
longigante la postan tempon
historio senfina
malproksima plezuro
de rigardo antaŭ alia
vaporiĝanta...