Miaj larmoj sekiĝis,
Vidu, ĉi tie estas la finhaltejo
Mi eltrajniĝis, perpiede iras…
Vi foruzis kaj forĵetis,
Vendis nin
Mi ne povas kredi
Kia mensogo,
Ĉu do serpenton mi nutris
En mia sino
Morton
Vi opinias ŝerco
Nu, mi tute ne ridas
Neniam iu alia ol mi estos sufiĉe bona al vi
Se vi deziras iun malpli valoran ol mi, bone kalkulu
Poste vi pentos
Kaj tiun tagon spektakle reiros al via vera hejmo
Mi brulas, brulas
Mi kalkulas, sakras
Senfine longan fakturon mi havas
Mi venas por pagigi
Mi brulas, brulas
Unu eblecon mi scias
Kaj tio estas morti… Ĉu vi
Valoras tion? Mi kredas, ke tute ne!