Senvivaj ili disfalas... orkoloraj kiel nia
kara arto... Mia amo sinkas en dikan
grizan vualon de nebulo.
Arboj...senfoliaj arboj...la tomba surskribo de
la suno. Kio unufoje verdis, nun montriĝas
griza kaj trista.
Malgaja tombo...antaŭvidita morto...
simbolo de nia doloro...dronita en
diluvo de aŭtunpluvo.
Lumaj siluetoj devojiĝintaj ie
en la nuboj. Korakoj trairas, volvitaj
de velkitaj kovroj...
...de aŭtuno estas mia koro...