En papera folio
vi vidas la flavan sunon,
sed, se pluvas,
per du krajonsignoj
ĝi iĝas ombrelo.
Kaj la arboj ja estas
nur flaskoj da vin' renversitaj:
tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj.
Ĉiam verdas herbejoj
kaj tiu punkto en la ĉielo
estas nepre aŭ la bona Dio
aŭ iu fluganta mev'
al la maro por vagadi
super la senlima blu'.
Tiu ŝipo navigadas
nur per velo antaŭen plu.
Sed, subakve,
fiŝoj scias kien iri,
laŭ sia plaĉo, ne laŭ via vol'.
La ĉielo rigardadas,
ĉiam bluas la kolor'.
Aviadilo flugas alte,
nun revenas al la ter'.
Dume kelkaj ĝin salutas,
svingas manojn, amike,
el la vilaĝa dinkej':
kien iras ĝi?
En papera folio
vi vidas trajnovojaĝantojn:
jen tri bonaj amikoj babilas
kaj nun ludas kartojn.
Eblas ĉie alveni,
sufiĉas nur unu sekundo:
per desegna cirkleto
atingas vi la tutan mondon.
Tiu knabo paŝadas
ĝis kiam atingas muron,
fermas li la okulojn
kaj vidas momente l'estonton jam.
La estonto:
kosmoŝipo de planedoj al konker'.
Ĉu ĝi solvos la problemon
de malsato sur la ter'?
Aŭ ĝi portos militojn por la posedo
de la riĉaĵoj de nia mond'?
Ni pluludu la muzikon
kaj laboru kun fervor'.
La muziko, la laboro, l'amikeco:
jen trezor'!
Estas ĉiuj ni partoj de bela ludo,
dum l'akvarel' senkoloriĝos jam,
senkoloriĝos jam.
En papera folio
vi vidas la flavan sunon
(senkoloriĝos jam!)
Sed, se pluvas,
per du krajonsignoj
ĝi iĝas ombrelo.
(Senkoloriĝos jam!)
Kaj la arboj ja estas
nur flaskoj da vin' renversitaj.
(Senkoloriĝos jam!)
Tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj.
(Senkoloriĝos jam!)