Ne faru dezirojn,
Ja en la ĉielo mankas stelo.
Vi devas ŝanĝiĝi,
Kaj vi ne povas tion eviti. (*)
Ne serĉu revojn,
Ja mi ne realigos ilin.
Mi volis ŝanĝi,
Eskapi en revojn...
Kaj ne plu mi havas vin, ne plu vi havas min,
Ne plu ni havas nin.
Tempo pasanta estas tio, kio mankas,
Por savi nin.
Ĉi nokte mi vidis stelon,
Kaj ĝi rememorigas vin.
Ĉar ĝi estas tro malproksima por kompreni,
Ke ekzistas kaŭzo por kredi.
Mi ĉiam estis apud vi,
Mi tiom amis.
Eble vi estas tiel naiva,
Ke vi ne scias, pri kio oni parolas...
Kaj ne plu mi havas vin, ne plu vi havas min...
Ne faru dezirojn,
Ja en la ĉielo mankas stelo.