Akvodolĉa, akvodolĉa sed de dolĉo kiun neniu volas trinki
Akvo laca kaj akvo ŝvelinta suĉas remilojn kaj infanajn krurojn
Lavistino, sur la bordo, kun via lavtabulo por apogi siajn genuojn
La sapo kaj la ĉemizo, ŝi frotadas de vestaĵoj kaj la reflekto de la montoj
Kaj ĉi tiu ondo, vaganta, estas lango kiu banas la vortojn
Lango kiu tranĉas kaj lango ronda, unue ŝi estas timida kaj poste ŝprucigas ĉiujn
Akvodolĉa, akvodolĉa tro alta por esti karesata
Akvo klara aŭ fia, tro maljuna por demeti ŝiajn subvestojn
Sub la ventro de ĉiu boato kaj super la kapo de ĉiu ŝtono
Super la rozario de ĉiu memoro... sed sur vi restos eĉ ne paŝo
Eĉ ne la suno vipanta vian dorson aŭ la luno malsekiganta siajn piedojn
Eĉ ne la glavo de ĉiu ŝtormo ne povos lasi al vi desegnon
Akvodolĉa, akvodolĉa, akvo kiu fuĝas kaj poste revenas
Akvo vitra kaj akvo perla prete por ĉiuj sed atendante neniun
Ni havas testudan vizaĝon kaj ni havas kuiritafiŝan vizaĝon
Ni havas vizaĝon kiu ŝajnas aparteni al vi kaj nnun ni vidas vin sen rigardi vin
Iu eskapis el la fetoro de la algo kaj poste revenis por lavi siajn manojn
Iu sputis sur vian ondon kaj poste revenis kun unu plia larmo
Akvodolĉa, akvodolĉa kiom da akvo plenigas ĉi tiujn okulojn
Akvo nigra kaj sen kulpa, akvo sankta senmotive
Kaj pasas ŝipeto kaj pasas vintro kaj pasas milito kaj pasas fiŝoj
Pasas la vento kiu ŝtelas vian mantelon kaj pasas la nebulo kiu kovras la stelojn
Fiŝisto kiu forlasas la bordon en la Breva1 kiu mordas la vestaĵojn
Remu la piedojn sur ĉi tiu folio svingiĝanta kun la kanto kiun vi neniam dezirus ke finiĝos... ...
1. La Breva estas la nomo de perioda termika vento karakteriza por la Lago de Como, kiu blovas kun konstanta forto. Ĝi kuras de sudo al nordo kaj kutime alportas bonan veteron.