La vintro faligas sian vualon kaj volvekovras la domojn.
La forno en la gastejo varmigas kaj la manĝaĵon kaj la kruĉojn.
Tie dancas li kun la sovaĝulino,
ili dancas kiel ventkirloj en akvofalo.
Plenaj je fiereco kaj volo,
ili dancas kiel ventkirloj en akvofalo.
Sed famoj disvastiĝas en la dometoj, dum falas neĝeroj.
La steloj trembrilas kontraŭ la glacio kiel klaraj kristaloj.
Tien forkuras li kun la sovaĝulino,
ili rapidas kiel ventkirloj en akvofalo.
Plenaj je fiereco kaj volo,
ili rapidas kiel ventkirloj en akvofalo.
La kaleŝo malaperas en la nokto
kaj la neĝo amasiĝas laŭ la vojrando.
La hufbatoj eĥiĝas ankoraŭ inter la montoj
delikate kaj senzorge kiel akvofalo.
La nokto faligas sian vualon kaj forviŝas la spurojn.
Kie ajn ili estas, ili havas la forton kiel rapidfluo printempe.
Tie dancas li kun la sovaĝulino,
ili dancas kiel ventkirloj en akvofalo.
Plenaj je fiereco kaj volo,
ili dancas kiel ventkirloj en akvofalo.
Plenaj je fiereco kaj volo,
ili dancas kiel ventkirloj en akvofalo.