Super la urbo tagiĝas,
kiom da deziroj kaj demandoj vekiĝas,
kiam la lumoj de ĉiuj sonĝoj estingiĝas!
Super la urbo tagiĝas,
nova tago ekparolas pri ajnaĵoj.
Ĉu ĝi instruas min bone, mi ne scias.
Almenaŭ la vespero scios kial,
el kie kaj kien homo iras sola.
Almenaŭ nokte mi sukcesos superi
ĉion tion, kion mi ne scias nun.
Super la urbo tagiĝas,
ĉiuj matenaj duboj estas denove kun mi
kaj ĉiuj respondoj – kun vi.
Almenaŭ la vespero scios kial,
el kie kaj kien la homo iras sola.
Almenaŭ nokte mi sukcesos superi
ĉion tion, kion mi ne scias nun.
Super la urbo tagiĝas,
ĉiuj matenaj duboj estas denove kun mi
kaj ĉiuj respondoj – kun vi, kun vi, kun vi, kun vi, kun vi.