Kiam la ombroj rompiĝas sur la tegmentoj
kaj vi reestos sola,
kiam ĉe krepuskiĝo ekodoros je pajlo,
mi donos al vi konsilon.
En la subtegmento mi havas kastelon el araneaĵoj
kaj tronon el kolomboj.
Da konsiloj mi donos al vi kelkajn paĝojn
kaj sonĝpantoflojn.
La feliĉo forkuris el vi tra la malantaŭa pordo;
vi ne rekaptos la hieraŭan venton.
Ĝi turnos sin super la tegmento
kaj diros: „Fartu bone, vi min ne konas!“.
Kiel malstabilas la pordo al la feliĉo!
Malmultaj scias,
ke la amon, kiu foriris je tagiĝo,
ili ne plu kuratingos.
Ĝi venis tre proksimen,
eble ĉirkaŭ nin.
Venontfoje faru al ĝi lokon
kaj ne perdu tempon!
Ĝi adiaŭsvingis al vi per ora hararo.
Kial vi nun grimacas?
Vi min ne konas.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj scias.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj ĝin konas.
La amo venis tre proksimen,
eble ĉirkaŭ nin.
Venontfoje faru al ĝi lokon
kaj ne perdu tempon!
Ĝi adiaŭsvingis al vi per ora hararo.
Kial vi nun grimacas?
Vi min ne konas.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj scias.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj ĝin konas.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj scias,
ke la amon, kiu foriris je tagiĝo, ili ne plu kuratingos.
(×3):
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj scias.
Malmultaj, malmultaj, malmultaj, malmultaj ĝin konas.