current location : Lyricf.com
/
Songs
/
En gång i Stockholm [Esperanto translation]
En gång i Stockholm [Esperanto translation]
turnover time:2024-07-05 10:41:32
En gång i Stockholm [Esperanto translation]

„Venu kun mi“, diris mia amiko.

Nun falas la unua kvieta neĝo de la vintro

kaj la somero finiĝis.

„Mi havas velboaton en la lago Klara.1

Venu, mia amikino, mia boato estas blanka kiel neĝo.

Jes, venu, ni fornaĝos.

Venu, mia amikino, surboatiĝu,

tie videblas blanka pro neĝo nia Riddarfjärd.2

Nia boato foriras en la neĝo.“

Jes, la vintro de Stokholmo estas stranga mondo –

mevoj en kvieta kaj bela neĝo

kaj bela estas la insulo de Stokholmo.

La sonoro de la Germana preĝejo3

vokas mute tin tin.

Fabela bordo,

fabela lando,

kiuj renkontas nin du en nia boato.

„Tenu mian manon, tenu mian manon,

por vi kaj mi estas ankoraŭ somero.

Venu fornaĝi kun mi.

Tie estas vi kaj mi, tie estas la somero,

la somero – kaj ĝi neniam finiĝas,

ĉar mi, mi amas vin.

Tenu mian manon, tenu mian manon.“

1. La nomo de kanalo en Stokholmo, kiu fluas inter la insulo Kungsholmen kaj la kvartalo Norrmalm.2. Riddarfjärd estas la nomo de la plej orienta parto de la lago Mälaren (la tria plej granda lago en Svedujo). Ĝi estas rekte ligita kun la Balta maro.3. La Germana preĝejo estas fama vidindaĵo en la centro de Stokholmo.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Monica Zetterlund
  • country:Sweden
  • Languages:Swedish, English
  • Genre:Jazz
  • Official site:http://monicazetterlund.se/
  • Wiki:https://en.wikipedia.org/wiki/Monica_Zetterlund
Monica Zetterlund
Latest update
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved