Kiam ĉiujn ludojn mi malvenkos
Kaj mi dormos sola sur matrac’
Kiam la elira pordo mankos
Kaj min trafos nokto for de l’ pac’
Kiam min timigos la silento
Kiam stari eblos jam ne plu
Kiam ektumultos rememoroj
Kiuj premos min kontraù la mur’
Rezistos mi, memstare malgraù ĉio
Mi ŝirmos min sub haùto fortiĝinta kiel fer’
Eĉ se la ventoj de la vivo blovos forte
Mi kiel junko kliniĝema restariĝos kun fier’
Rezistos mi, por teni min plu viva
Eltenos mi la batojn kaj rezignos tute ne
Eĉ se la revoj disrompiĝos en mil pecojn
Rezistos mi, rezistos tre
Kiam regos mondo sen magio
Kiam mi malhelpos al mi mem
Kiam min ponardos nostalgio
Kaj mi gapos antaù mia ĝem’
Eĉ se preskaù tuŝas mi frenezon (1)
Eĉ se dorse falos la moner’
Kiam la destin’ postulos prezon
Aù se mankos vi en la vesper’
Rezistos mi memstare malgraù ĉio
Mi ŝirmos min sub haùto fortiĝinta kiel fer’
Eĉ se la ventoj de la vivo blovos forte
Mi kiel junko kliniĝema restariĝos kun fier’
Rezistos mi, por teni min plu viva
Eltenos mi la batojn kaj rezignos tute ne
Eĉ se la revoj disrompiĝos en mil pecojn
Rezistos mi, rezistos tre
(1) Originale: Eĉ se min minacos la frenezo.
Ŝanĝita por pli bona rimo